Daniel Stein, interpretanto

Daniel Stein, interpretanto

ISBN: 8363698571

ISBN 13: 9788363698577

Publication Date: 2021

Publisher: Ars Libri

Pages: 601

Format: Hardcover

Authors: Lyudmila Ulitskaya, Tomasz Chmielik

4.20 of 1

Click the button below to register a free account and download the file


Download PDF

Download ePub

*Disclosure:“This post may contain affiliate links and I earn from qualifying purchases”.


Daniel Stein, interpretanto – la fama romano de Ludmila Ulickaja, unu el la nuntempe plej elstaraj rusaj verkistinoj. Oni distingis ĝin en 2007 per la plej grava rusa literatura premio Большая Книга (Granda Libro). Pia kaj arde preĝanta maljunulino, vivanta inter libroj. Fervora komunistino, ĝisvivanta siajn lastajn tagojn en israela kadukulejo. Germanino, kiu volas elaĉeti sin de la kulpoj de sia nacio, laborante en la kristana komunumo apud Hajfo. Katolika eks-monaĥino, kaj poste edzino de ortodoksa pastro. Israela radikalulo. Arabo-kristano. Sciencisto okupiĝanta pri historio de judaismo. Israelo, Polujo, Litovujo, Sovetio, Usono. Kaj ene de ĉi tiu mondo – la titola judo, kiu dum la milito estis interpretanta por la Gestapo, kaj poste batalis kiel partizano kaj monaĥiĝis kiel kristano; la homo, kies vivo atestas, kiel ne dronigi sin en malamon, doloron kaj suferegon. La historio de lia tordita sorto, kiun tiel atentokapte rakontas la rusa aŭtorino, estas kvazaŭ danse macabre de altrangaj reprezentantoj de la monda politiko kun ordinaraj panomanĝantoj. Kaj en la fono – la eksploda miksaĵo de ideoj kaj eventoj pro la ade kunpuŝiĝantaj judaismo, kristanismo, islamo, komunismo kaj moderna raba kapitalismo.